Kio estis ESKI?

24 Majo 2022

En la oficiala historio de la Esperanto-movado, ESKI (Esperanta Sekcio de la Komunista Internacio) kaj EsKi (Esperanta Komunista Internacio) estas etaj anekdotoj. Sed ili meritas pli da atento. Se nur por ilustri, en la esperantista mikrokosmo, la diversajn fazojn de la Rusa Revolucio, de la Komunista Internacio… kaj la fortoj kiu portis al ilia fino.

Table of Contents

Anekdoto aŭ oblikveco?

En la oficiala historio de la Esperanto-movado, ESKI (Esperanta Sekcio de la Komunista Internacio) estas eta anekdoto. Por Ivo Lapenna ESKI estis esprimo de la manko de seriozeco de la laboro de la poresperanta agado en Soveta Unio antaŭ la venko de Ernest Drezen sur la ena esperantista opozicio.

Sed Drezen, pafita dum la elpurigoj de la jaro 37, estis unu el la multaj stalinistaj viktimoj de la stalinismo. Fakte, li estis rehonorigita postmorte en 1957 por la mem stalinist-ŝtato kiu murderis lin, «pro absoluta manko de krimkonsisto». Lia opinio pri ESKI ne povas esti konsiderata fremda al lia politika linio.

[ESKI estis] certa kvanto de varmkapuloj, kiuj grupiĝis ĉirkaŭ k-do Oĥitoviĉ (Ort Sunnam) (…) siaspeca maldekstra esperantisma devio, propagandata de Oĥitoviĉ, kiu poste trafis en la trockiistajn vicojn.

En batalo por la Sovetrespublikara Esperantista Unuiĝo. Ernest Drezen, 1932

Kion volis ESKI?

Freŝaj studoj kiel la tezo de Dmitri Vlasov pri rusaj esperantistaj eldonaĵoj dum la 20-a jarcento (Petrogrado 2014) donas sur ESKI multe pli justan lumon.

La moskva kaj petrograda esperantistaro disiĝis fine de 1918. Unu parto volas konservi la neŭtralecon, kiu karakterizis rusan Esperanton eĉ meze de la revolucio. Alia volas igi Esperanton ilo de la Monda Revolucio. La disigo estas neevitebla. La ruĝaj Esperantistoj estas konstituitaj kiel Tutrusia Federacio de Esperantistaj Komunistoj.

Sed la interna milito malebligas praktike kontakti la komunistajn esperantistojn en la cetera Rusio. La propraj aktivuloj de Petrogrado mobiliziĝas kaj aliĝas al la nove kreita Ruĝa Armeo.

La unua kongreso de la Komunista Internacio estas kunvokota en marto 1920. En ĝi partoprenos ĉiuspecaj grupoj el la tuta mondo: novaj komunistaj partioj, sed ankaŭ junularaj organizaĵoj kaj eĉ la hispana CNT. Kial ne partopreni kaj proponi al la Internacio krei organizon por la Esperanto-laboristoj de la mondo?

Tamen la unua kongreso finiĝas sen klarigi la organizan modelon. La kondiĉoj de aliro kaj la strukturo de la Internacio ne estos fiksitaj ĝis la dua kongreso (de la 19-a de julio ĝis la 7-a de aŭgusto 1920).

Dume la Esperantistaj komunistoj kunvokis «Konferencon de Esperantistaj Revolucionuloj» (majo 1919) en Samara, hejmurbo de Oĥitoviĉ kaj lia frato, la fama arkitekto «mal-urboplanista». La konferenco proklamas la kreadon de ESKI. Ĝia prezidanto estos Oĥitoviĉ, sed la peterburganoj Gaidov kaj -surprizo- Drezen, estos sekretarioj. Ĝiaj statutoj deklaras ke «la lingvo internacia estas antaŭkondiĉo kaj konsekvenco de la internacia movado de la proletaro».

ESKI dufoje petos rekono de la Centra Komitato de la Internacia. La CK neniam respondis. En la lasta letero, Oĥitoviĉ, kiu volas klarigi, ke la nova revolucia esperantismo havas nenian rilaton kun la etburĝa esperantismo de antaŭ Oktobro, precizigas, ke la membroj de la Organiza Komitato de ESKI ĉiam aktivis en la avangardaj unuoj de la Ruĝa Armeo «malgraŭ la malfacilaj kondiĉoj» de la milito.

La dua Kongreso de la Komunista Internacio

La rilato inter ESKI kaj la Komunista Internacio atendas la duan kongreson. Tiam la famaj 21 alirkondiĉoj estas aprobitaj. La Internacio estos la skizo de mondpartio, kun naciaj sekcioj -partioj- kaj subordigitaj internaciaj organizaĵoj dediĉitaj al komunisma propagando en specifaj spacoj: sindikatoj, laboristaj virinaj organizoj, kooperativoj, sportaj asocioj…

ESKI iĝis EsKI (“Esperantista Komunista Internacio“) kiel vertikala esperantista organizaĵo por la Komunista Internacio.

En la Internacio, ene de ĉi tiuj “vertikaloj” estis du modeloj. En la kazo de la ruĝaj sindikatoj kaj kooperativoj, la komunistoj kreis frakciojn ene de la malnovaj organizoj de la Dua Internacio. En tiu de virinoj, sportistoj aŭ junularoj, la komunistaj partioj kreis siajn proprajn organizojn sub la direkto de la propra sekretariejo de loka partio.

Ne havis sencon krei komunisman frakcion en Universala Esperanto Asocio, organizo kiu ne estis produkto de la laborista klaso ne grupigis amasojn de laboristojn. ESKI prenis la duan modelon… krom en Rusujo, kie ĝi volas, ke la ruĝaj Esperanto-grupoj estu akceptataj kiel bloko en la Partio. Sed la partioj, komencante de la rusa, singardas integri esperantistajn organizaĵojn kiu ĝis tiam ne estis havita ligon al la klasbatalo.

EsKi demandis helpon al la Internacio por ke la formiĝantaj komunistaj partioj alprenu la instruadon de Esperanto kiel propran strategion. Ne eblis, ili diris, krei mondan partion sen universala komunika ilo en la manoj de la laboristoj. Ili avertas, ke sen pligrandigo de la uzo de universala iloj inter la laboristoj de la mondo, la Internacio mem implikiĝos en burokratio de tradukistoj kaj interpretistoj kaj la naciaj reprezentoj finos monopoligitaj de «poliglotaj intelektuloj». Internacia Lingvo estas necesa «rimedo por starigi efikajn rilatojn inter la revoluciaj amasoj de la diversaj landoj».

Oĥitoviĉ insistos al la propaganda komitato de la rusa partio, ke ĝi uzu al esperantistoj por fari tradukojn. Ne atendante respondon, la EsKI kreos la unuan komunisman gazeton en Esperanto kaj mobilizos la malgrandajn rusajn E-laboristajn grupojn (300 membrojn en Petrogrado en 1920) por fari amaslaboron.

Kial EsKi malaperis?

Sed ni jam estas en la NEP kaj la ventoj ŝanĝiĝas. Fido je la monda revolucio malkreskas inter multaj veteranoj de la interna milito, nun respondecaj de ŝtataj organizaĵoj. Ili ekzaltigas la kapabloj de armea disciplino kaj ĝia neceso per rekonstrui la ekonomio kiel ŝtat-kapitalismo.

Nova burokratio komencas formiĝi kaj portas siajn konceptojn tra la organiza ŝtofo de la ŝtato, kiu teorie daŭre baziĝas sur sovetoj. Sed la sovetoj estas malpliigitaj kaj multfoje artefarite konservita de la partio. Ĉie, la sovetoj estas malpli kaj malpli aŭtonoma de iliaj novaj burokrataj gvidantoj.

En la esperantista mondo, tiu ŝanĝo venos el la mano de Drezen. Rompinte kun EsKI post la Kronstad-ribelo, li fondis la “Sovetrespublikara Esperantista Unuiĝo”. La kontrasto inter la nomoj estas signifa: de «Internacio» al «Sovetrespublikara», de internaciismo al ŝtatnaciismo.

La Tria Tutruslanda Esperantista Kongreso evidentiĝas la malvenko. La spirito de «socialismo en unu lando» jam estas en la aero kaj granda nombro da veteranoj de EsKI aliĝas al la nova organizo. EsKI malaperas kaj Oĥitoviĉ kaj aliaj kompanoj koncentriĝas pri aliaj pli urĝaj bataloj per aliĝo al la Maldekstra Opozicio en la partio.