La danĝera militisma paradokso

9 Decembro 2020

Ĉinio aspiras redukti la militan distancon, kiu apartigas ĝin de Usono, atingante teĥnologian salton. Usono aspiras konservi tiun avantaĝon per sia propra milita teĥnologia revolucio.

La paradokso estas, ke se iu el ili montras signojn akiri decidan avantaĝon… la alia havos pli da instigo ol iam ajn iri al milito. Ĝi estus la sola maniero eviti permanentan submetiĝon.

Do ne utilas diferencigi inter ofensiva kaj defenda armila vetkuro. Nek diferenci inter vetarmado kaj spaca vetkuro. La minaco de milito estas konstanta kaj ĝia realeco estas unu paŝon pli proksima kun ĉiu eŭro elspezita por armiloj.