La duobla kondiĉo

18 Decembro 2020

En Esperanto vi povas trovi ĉiajn politikajn paroladojn. Frapas, ke ili parolas al malgranda kaj disa esperantistaro, la imagita komunumo de la esperant-parolantoj. Eksemple, la fama artikolo kiu proponis la kreadon de MAS parolis al…

…ĉiuj kiuj volas nialingve fari ion por la interesoj de la monda laborista klaso.

Ĉi tiu duobla kondiĉo – politika kaj lingva – komuna al ĉiuj esperantistaj temaj organizaĵoj implicas per si mem la antaŭekziston de kolektiva subjekto: esperantistaro… aŭ Esperantio, kiel nomas ĝin la para-naciistoj de la Civito. Konsekvence Esperanto redifiniĝis kiel la lingvo por paroli al aparta lingva komunumo.

Ĉi tiu kongruado kun naciaj lingvoj povas ŝajni alloga por multaj. Kiu ne lacas aŭdi antaŭjuĝojn kaj malestimojn, kiam li konfesas paroli Esperanton? Sed efektive estas ĉi tiu duobla kondiĉo kiu kondamnas Esperanton ĉar…

  1. Esperanto fariĝas tiel lingvo kun tiom da intereso kiel iu ajn alia lingvo kun simila nombro da (malmultaj) parolantoj.
  2. Kiel esperanto ne estas la denaska lingvo de la plej granda parto de la esperantparolantoj, la politika agado en Esperanto turniĝas ena rolludo por ekstrema minoritata grupo kies labora kaj politika vivo disvolvas en alia lingvo.

Lingvo estas socia kaj komunuma ilo. Socie, Esperanto estas finvenkista utopio. Nur se oni ne komprenas la rilato inter lingvo, klaso kaj imperiismo, la revo de helpa universala lingvo estas ebla. Sed se ni pensas Esperanton kiel komunuma ilo, kiel laborilo por uzi en malgranda laborgrupoj, ĝi iĝas alloga teĥnologio.

Ne meritas lerni Esperanton por partopreni en politika rol-ludo. Meritas lerni Esperanton por havi egalecaman ilon kiu permesos nin labori internacie kaj samnivele kun kompanoj kun diversaj denaskaj lingvoj .

Internaciisma klaspolitika batalado ne konas lingvajn kondiĉojn. Ni ne parolas nur por la parolantoj de tiu aŭ alia lingvo. Ni ne nur parolas al la laboristoj kiuj ankaŭ estas esperant-parolantoj. Ni parolas al ĉiuj la laboristoj. Se ĝi estas ebla ni parolos al ĉiu en sia denaska lingvo. Sed ni uzas Esperanton por kunlabori politike en internaciaj samnivele laborgrupoj.