La eĥoj de ESKI: Ĉu Internacio aŭ Universala Partio por la laboristoj?

28 Majo 2022

En nia antaŭa artikolo pri ESKI ni koncentriĝis pri Rusio. Tamen, ĝia nura ekzisto havis eĥojn en la debatoj de la novaj komunistaj partioj en Eŭropo kaj Ameriko. Eĥoj, kiuj klopodis solvi “per revoluciaj rimedoj” unu el la plej sangaj problemoj de la Dua Internacio: la nacia izolado de la partioj kiuj ne estis organizitaj en la angla, la franca aŭ la germana. Tio ne estis simpla praktika drivo aŭ la mekanika rezulto de kvantaj diferencoj. Ĝi estis politika debato pri la diferenco inter internacia organizo kaj universala organizo.

Table of Contents

Malnova heredaĵo, nova espero

Kiam la maldekstro de la Dua Internacio komencas disiĝi de la socialdemokrataj partioj por fondi la komunistajn partiojn, ĝi kunportas ne malmultajn esperantistojn.

La plej konata kazo eble estas tiu de Pannekoek, kiu verkis kelkajn el siaj plej konataj tekstoj el tiuj jaroj en Esperanto por la Internacia Socia Revuo direktita de Wijtze Nutters, fama esperantinstruisto kaj grava membro de la nova Nederlanda Komunisma Partio. Vidu, ekzample, La universala kriso (1920).

Dum, en Usono, la gazetoj kreitaj de Max Eastman propagandis Esperanton en ĉiuj siaj nombroj kaj donis elstarecon al debatoj ligitaj al la internacia lingvo. Kiam alvenis la unuaj malveraj novaĵoj laŭ kiuj la Internacio preferis la uzon de Esperanto sur la de Ido, Liberator publikigis artikolon verkita por Eastman kiu asertis ke «se la soveta registaro apogis Esperanton ekskludante Ido, la soveta registaro -Allah kompatu min!- eraris» (februraro 1920).

En la ĉefartikolo de la sekva numero (marto 1920) li tamen neis francan komunistan gazeton, kiu asertis, ke Lunaĉarski deklaris Idon pli bona ol Esperanto. Li citis Zinovjev por klarigi, ke la Internacio ne prenos pozicion antaŭ helplingvoj ĝis la diskuton pri internacia lingvo estos “profunde studita”. Kaj ĝi donis novaĵon pri la aliĝo de la Interlingvo de Peano al la vetkuro por fariĝi la helplingvo de la monda proletaro. Li ne hezitis deklari Interlingvon pli facila ol Ido kaj Ido pli bona ol Esperanto. Sed fronte al la vario de ebloj li ironiis, en la titolo mem de la ĉefartikolo, pri la defendantoj de la diversaj planlingvoj ĉirkaŭ la Internacio kiel la rekonstruistoj de la Babelo Turo.

La vera problemo: Universala aŭ internacia partio

Kiel estis karakteriza por “East Village Komunismo”, Eastman distancigis sin kiam li malkovris malfacilaĵojn kiuj postulis seriozan teorian laboron. Sed la multaj el la aktivuloj, kiuj, en Usono mem, batalis por eldoni komunisman gazetaron en minoritataj lingvoj, ne faris same.

Avid Röstrom estis membro de la Sveda Socialdemokrata Partio antaŭ la milito. En 1924 li estis en Usono organizanta svedlingvajn laboristojn ĉirkaŭ la naskiĝanta komunista partio. En longa artikolo en Daily Worker , li rakontas al ni, kun anekdoto el la memuaroj de Carl Lindhagen, kiel la lingva afero venenis la kongresojn de la Internacio antaŭ la milito, altigante naciajn particularismojn. Ĉio antaŭsigno de tio kio venos poste.

Epizodo de la internacia socialisma kongreso en Kopenhago en 1910 restos en mia memoro por ĉiam. Pli ol mil delegitoj kolektiĝis kaj la tri grandaj lingvaj familioj, la germana, la franca kaj la angla absolute superregis. La germanaj, francaj kaj anglaj delegitoj kun delegitoj el aliaj eksterlandaj nacioj estis lokigitaj malsupre en la grandan salonon kaj ĉiu alparolo en ambaŭ lingvoj estis interpretita en la du aliajn, sed nur en tiujn. Sur la balkono sidis la multnombraj reprezentantoj de la skandinavoj. Multoj da ili estis nekapablaj sekvi la debatojn kaj ili ne povis kontribui kun sian valoran sperton al la diskuto.

En la fino mem, tamen, okazis, ke inter la multaj dank-esprimoj al la danaj gastigantoj estis permesitaj kelkaj vortoj ankaŭ en skandinava lingvo, ĉi-kaze la sveda. La Skandinavoj, kiuj unuafoje sentis sin hejme, ekstaris aplaŭdante senĉese, perforte, ĉefe kiel esprimon, ŝajnis, de interna bezono konigi sian ekziston. Kaj unuafoje silento disvastiĝis super la brua homamaso malsupre. Ili rigardis mirigitaj kaj samtempe solene al la tondra balkono. La supera klaso de la lingvaj familioj malkovris la malsuperan klason supre ili.

Carl Lindhagen

Röstrom poste komparas la situacion kun tiu de la nordamerika partio, kiu reflektis la lingvan disdividon de la usona proletaro, ankoraŭ farita de izoloj de migrantaj grupoj: germana, jida, itala, sveda…

Tiu ĉi epizodo klare montras, ke la naciuloj, kiuj havas malgrandan lingvon kiel gepatran lingvon, ne havas la saman ŝancon kiel tiuj, kiuj havas unu el la pli grandaj lingvoj.

Ĉi tio estis pri la Internacio. Kiel estas en Ameriko, en nia propra partio? Ĉu ĉiuj membroj kaj branĉoj, kiuj havas fremdan lingvon kiel gepatran lingvon, havas la saman ŝancon labori kaj progresi en nia movado?

Estas evidente, ke en ĉiu fremdlingva branĉo tiuj malmultaj membroj kiuj estas plej progresintaj en la angla havas la privilegion esti elektitaj oficiroj kaj delegitoj. Aliaj membroj povas esti pli bone kvalifikitaj, sed ili nur povas ricevi sekundaran konsideron. En la Centra Komitato, ĉu delegito uzanta rompitan anglan, malbonan vortprovizon kaj malbonan gramatikon havas la saman ŝancon prezenti siajn argumentojn kiel tiu, kiu parolas la anglan flue?[…]

Pli malgrandaj fremdlingvaj federacioj eĉ ne povas eldoni sufiĉe da broŝuroj por sufiĉe eduki siajn membrojn.

Tio ĉi montras, ke la usonaj kamaradoj kaj tiuj eksterlandaj kamaradoj, kiuj kompetentas en la angla estas malgrandan privilegian klason en nia movado en Ameriko, kaj en la Internacio tiuj naciuloj, kiuj havas grandan lingvon kiel gepatran lingvon, estas privilegian klason.

Pri la lingvo problemo. Avid Röstrom

Tamen, ne estis la partio de lando kun fortaj lingvaj minoritatoj, kiel Usono, nek la partio de malgranda lando kun lingvo sen internacia uzo, kiu disvolvis la plej klarajn politikajn poziciojn.

Estis la brita sekcio, kun Sylvia Pankhurst kaj Mark Starr, kiuj klare vidis, ke sub la lingva afero oni diskutas, ĉu la Internacio devas estu aŭ ne vera tutmonda proletara partio. Ununura universala partio, ne federacio de sekcioj aŭ grupiĝo de filioj vertikale direktita.

Pro kialoj de efikeco la lingva afero estas gravega por la internacia laborista movado. Se ni volas efikan organizon ni devas havi komunan lingvon. La tempo, energio kaj klareco perditaj en tradukado ĉe Kongresoj estas tre evidentaj. Pensu, kiel la literaturo de la movado riĉiĝus, se ĉiu libro per unuopa traduko, aŭ originale verkita en la internacia lingvo, estus tuj disponebla por ĉiu parolanta sekcio de la laboristaro.[…]

Nia Partio volas atingi internacian celon, por kiu necesas internacia konscio. La afero ne povas esti lasita nur al partiestroj, al poliglotoj, lingvistoj aŭ al Konferencoj. La bazoj [de la movado] devas enveni. Oni devas pligrandigi la kursoj jam komencitajn en nia movado. Jen amplekso por praktika agado. La Komunista Junulara Movado povas ne nur paroli pri internaciismo kaj indulgi sin al flagsvingado, sed helpi prepari la vojon por rekta internacia kontakto. Kial ne ESKI-sekcio en Britio? Ĉu ni en Anglio povas ion kontribui al la estonta kulturo? […]

Denove la kondiĉoj estas maturaj por alia salto -la horizonto de la homo estas denove plilarĝiga per pliigo de siaj komprenrimedoj. Ni bezonas kaj bezonos la armilon de helplingvo en la klasbatalo.

Komunismo kaj Internacia Lingvo, Mark Starr.The Communist Review, februaro 1922

Jarcento poste, la politika problemo ne nur ne solvis per pligrandigo kaj plibonigo de komunikadoj, sed ĝi multiĝis. Hodiaŭ neniu internacia organizo havas sencon. Nur universalaj organizoj povas organizi la tutmondajn klopodojn, kiujn postulas de ni la monda situacio. Kaj ili ne povas esti malfermitaj al egalecema partopreno de laboristoj el la tuta mondo se ili ne alprenas universalan lingvan ilon.