La plej danĝeraj homoj el la mondo

31 Majo 2022
Milito kaj Paco

Ukrajno detruos pli da 100 milonoj de libroj kun iliaj verkoj. En Rusio, montri nur la titolon de la plej fama romano de tiu grupo signifas esti juĝe proceza pro renversema. En Usono, Netflix, kiu deklariĝas la gardisto de la diverseco, nuligas la filmadon de alia el iliaj verkoj. Eĉ en la tolerema Italio, ili estas polemikaj kaj universitatoj diskutas se lernantoj devas koni ilian eksistadon.

Kiuj estas tiuj danĝeraj homoj? Gogol, Dostojevskij, Tolstoj, Puŝkin, Gorki… la klasikaj rusaj verkistoj.

Nun la genocida ideologio de la ukrajna naciismo penetras Usonon kaj iliaj eŭropan aliancanon. Kaj en la Rusio, uzi la vorton «bojna» (milito) estas marpermesita. Eĉ se vi nur montras libron kun tiu vorto en sia ĉefpaĝo, vi iĝos suspekton de kontraŭmilitarismo, unu el plej gravaj pekoj por la politika rusa reĝimo.

La klasikaj rusaj aŭtoroj, ĝis antaŭ kelkaj monatoj, simboloj de la Universala Literaturo, estas nun malamikojn de la plej potencaj estraroj.

Ĝi estas grava ĉar la koncepto mem de «Universala Literaturo» estas historia rezulto. La naskiĝo de tiu ideo, la rekonado de diversaj aŭtoroj de malsamaj lando kiel parto de komuna homara konstruado, estis reflekton de la progresa historia fazo de la kapitalismo.

Anstataŭ la malnova izoliteco kaj amareco de regionoj kaj nacioj stariĝas universala interŝanĝo, universala interdependeco de nacioj. Kaj tio rilatas al kaj materia kaj intelekta produktado. La intelekta produktado de nacio fariĝas la komuna heredaĵo de ĉiuj. Nacia malvasteco kaj ekskluziveco fariĝas pli maleblaj tago post tago; el la multnombraj naciaj kaj lokaj literaturoj formiĝas universala literaturo.

Manifesto de la Komunisma Partio, 1848

Hodiaŭ ni vidas la rompo de la tutmonda merkato sub la premo de imperiisma interesoj. La internacia divido de la laboro malkomponiĝas por krei komercan kaj militistan blokojn. Kiel rezulto, grandegaj produktivaj kapabloj estas perditaj. Milionoj da homoj jam estas en danĝero de malsato. Kaj barbareco regas super Ukrajno.

Ni vivas novan pligraviĝon en la dekadenco de kapitalismo. La tuta sistemo montras kun renovigita feroco sian antagonismon al la homa vivo. Kaj kulturo reflektas tion neante sin mem kaj detruante siajn universalajn aspirojn.

Gogol, Dostojevskij, Tolstoj, Puŝkin aŭ Gorki iĝas kulture danĝeraj por la sistemo ĉar la sistemo iĝis materiala danĝera por la Homaro.