Prekariatigado kaj superproduktado

21 Decembro 2020

Superproduktado kronikiĝis. Sed anstataŭ manifestiĝas ĉefe kiel kreskon de stokoj, ĝi realiĝas en trooj de produktokapablo.

Ĝi estas la rezulto de procezo de jaroj. La ŝlosilo estis la financiĝado de kompanioj. La kompanioj provis maksimumigi likvidecon por investi la reston en spekulaj merkatoj kaj plibonigi siajn financajn rezultojn. Sekve ili optimumigis procezojn kaj reduktis strukturajn kostojn al la minimumo. Ne povi respondi al specifaj pliigoj de postulo ne estis tiel grava kiel redukti la koston de stokado.

La loĝistiko Just in time transformis la produktajn ĉenojn. Temis pri havi kiel eble plej malmultaj magazenoj, havi kiel eble plej malmulte da kapitalo senmovigita kiel stoko. La produktado kontinue dancus laŭ la mendado en la merkato. Kaj por maksimumi profitecon, ankaŭ ŝanĝos la kvanton de laborforto uzata en ĉiu specifa momento.

Superproduktado ne plu estis videbla. Sed ĝi estis tie en la formo de laborĝustigoj, pli da provizoraj dungoj kaj subutiligita produktokapablo.

Alivorte, superproduktado estis kaŝita sub malpli alta produktado ol ebla kaj tradukiĝis al la ĉiam pli kreskanta fleksebleco de la laboristaro. Prekariatigado kaj subproduktado estas la formoj de kapitalisma superproduktado hodiaŭ.