Pri Iskra

Kio estas Iskra?

Iskra, rusa vorto por fajrero, estas mini-blogo, en kiu kompanoj el diversaj landoj kundividas fortajn ideojn por internaciista debato.

Kial esperanto?

Google Translate bone tradukas de unu lingvo al alia se ambaŭ lingvoj estas parto de la sama lingvfamilio. Sed bedaŭrinde se vi provas traduki lingvojn de malsamaj lingvgrupoj, vi malkovros ke la tuta falsa plurlingva sistemo de Google ŝajnas kreita por fari vin uzi la anglan kiel interan lingvon.

La sola lingvo, en kiu ni akiris pli bonajn averaĝajn rezultojn ol en la angla, estis Esperanto. Esperanto ankaŭ estas simpla kaj preciza. Kun tre malmulta studo oni eblas fidinde korekti maŝinajn tradukojn. La kompanoj kiuj ne parolis Esperanto eblis skribi tre baldaŭ kaj esti perfekte komprenitaj. Kompanoj kiuj ŝatas lingvoj, rapide gajnos sendependon de la maŝintraduktado.

Do, vi ne estas esperantistoj?

Ne, ni parolas Esperanton sed ni ne partoprenas la movado por la rekonado de Esperanto kiel internacia lingvo. Kiun lingvon uzu la imperiistaj organizoj kaj la komercantoj ne estas nia afero, iliaj interezoj ne estas niaj interezoj. Esperanto nur estas utila ilo por ni. Kaj ĉar ĝi estas utila por nia diskutado ni skribas kaj parolas ĝin pli kaj pli ofte.

Kiu estas la virino, kies bildon vi uzas kiel avataro?

Ŝi estas Natalia Sedova. Naskita en ukraina socialisma-revolucia familio, ŝi estis membro de la Rusa Socialdemokrata Partio, fondinto de la Komunista Partio de Rusio (bolŝeviko), de la rusa maldekstra opozicio, de la internacia komunista maldekstro, de la Kvara Internacio kaj de ĝia maldekstra frakcio.

Post la triumfo de la revolucio, ŝi laboris en la Popola Komisariato de Instruo, gvidata de Anatoli Lunacharski. Tie ŝi estis la direktoro por la protektado de la historia heredaĵo dum la civita milito. Ŝi estis la organizanto de la unuaj sovetaj muzeoj, la unuaj muzeoj koncipitaj kiel edukaj iloj. Ekzilita kun sia edzo, Leon Trockij en 1929, ŝi suferis subpremon persone pro la murdo de ŝia edzo kaj la infanoj de ambaŭ. Post la murdo de Trotskij, ŝi gvidis la maldekstran frakcion de la Kvara Internacio, denuncante la rezignon de internaciismo farita de la Internacia Sekretariejo dum la milito kaj fine rompante kun ĝi post sia dua kongreso (1948).

Ĉu mi povas kontakti vin?

Jes, kompreneble. Vi povas kontakti nin kaj paroli realtempe kun ni per Telegram.