Strikeksplodo en novembro

6 Decembro 2020

La nombro da laborejoj kiuj faris strikojn dum novembro superis 9.000 tutmonde, laŭ la monata raporto preparita de Emancipiĝo. Nur en Barato haltis 3.741 laborejoj.

La nombro de strikoj daŭre kreskis ekde la pasinta aprilo, sed la rapideco de ĉi tiu kresko draste pliiĝas. Okazis ankaŭ 12 ĝeneralaj strikoj kaj 15 landoj kalkulis pli ol 10 gravajn strikojn.